Luksemburg-Liebknecht-manifestacio
 

Kiel en la pasintaj jaroj, la berlina Maldekstra Forumo partoprenis la tradician Luksemburg-Liebknecht-manifestacion kaj -memorindigon dimanĉe, la 12an de januaro). La berlina Maldekstra Forumo subskribis jam antaŭe la manifestaci-alvokon kune kun amaso de maldekstraj grupoj.

Rosa Luksemburg kaj Karl Liebknecht estas rememorataj pro sia konsekvenca kontraŭado de la germana partopreno en la 1a mondmilito. Liebknecht kiel sola parlamentano (de la socialdemokratoj) voĉdonis kontraŭ la alpreno de kreditoj por militaj celoj. Ambaŭ estis murditaj de reakciaj fortoj en 1919 dum la germana revolucio.

Partoprenis laŭ oficialaj informoj 80.000 personoj antaŭ la tombo kaj 15.000 en manifestacio de Frankfurter Tor. La absolute dominanta temo kaj politika atakcelo de la partoprenantaj maldekstraj grupoj estis - apenaŭ mirinde - la nun de Usono preparata milito kontraŭ Irako. Inter la partoprenantaj grupoj mi ne rimarkis socialdemokratojn kaj verdulojn, kvankam supozeble ĉeestis ankaŭ de tiuj registaraj partioj unuopaj anoj.

Kvinopo da esperantistoj ĉe granda sloganbendo disdonis kelkcent Esperanto-flugfoliojn kaj kunsidis poste en la "Esperanto-Kulturdomo" en la distrikto Berlino-Lichtenberg.

Gary Mickle

 

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“