Prelego pri Esperanto
ĉe
"ROTARY CLUB NÜRNBERGER LAND"
Post interparolo pri Esperanto kun sinjoro Danzl, membro
de la klubo "ROTARY
CLUB NÜRNBERGER LAND" dum alia aranĝo ni ricevis la eblecon informi la
prezidanton de la
Rotary Club, sinjoron Güllich kaj la aliajn membrojn (20 pers.) pri Esperanto.
La prelego okazis la 17an de marto je la 12:30 horo dum la ĉiusemajna renkontiĝo
de la klubo en la Hotelo kaj Waldgasthof "Am Letten" proksime ĉe la urbo Lauf /
Pegnitz.
La prezidanto sinjoro Güllich tre kore bonvenigis Helmut Sebastian kaj min ĉe la
alveno.
Post la tre bongusta tagmanĝo la dua prezidanto de nia grupo
havis la eblecon prelegi dum ĉirkaŭ dudek minutojn.
Li faris tion tre lerte kaj poste li respondis al diversaj
demandoj de la
aŭskultantoj. Speciale la prezidanto s-ro Güllich montris grandan intereson kaj
kunportis diversajn informfoliojn ne nur pri Esperanto
sed ankaŭ pri "Bona Espero" kaj "Esperanto-Fondaĵo".
Ni ankaŭ povis informi ilin pri la aktivecoj de la internacia Rotarya
Esperanto-fakasocio.
Laŭ mia opinio ĉi tiu aranĝo estis interesa afero por ambaŭ flankoj.
Informaj prelegoj pri Esperanto ĉe aliaj organizaĵoj ebligas la
disvastigon de la lingvo kaj la malkonstruon de antaŭjuĝoj.
Helmut Sebastian kaj mi estis je la fino tre kontenta pri ĉi tiu
renkontiĝo kun la anoj de la Rotary Club Nürnberger Land.
Anny Hartwig
Unua prezidantino de la Esperanto-Grupo Nurenbergo
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“