Jarĉefkunveno 2003 de la Esperanto-Grupo Nurenbergo r.a.

 

Sabaton, la 15an de marto 2003 okazis la ĉijara jarĉefkunveno de la Esperanto-Grupo Nurenbergo kaj la novelekto de la estraro en la restoracio "Platnersanlage", Bucherstrasse 67-69.

la unua prezidantino Anny Hartwig

la dua prezidanto Helmut Sebastian

La prezidanto de la Esperanto-Grupo Erlangen

Gerhard Klingenhöfer

aliaj gesamideanoj,

dekstre: Bernhard Maurer

maldekstre: Ester Keil-Grosser

aliaj partoprenintoj


Post mallonga memoro al la mortintaj gesamideanoj la unua prezidantino Anny Hartwig faris pozitivan rezumon rilate al grup-aktivecoj dum la lasta jaro.
Ekzemple Pit Kreiner prezentis Esperanton ĉe la skoltoj en Coburg. Ĉeestis partoprenintoj el sep landoj.
Al niaj inform-vesperoj dum junio kaj septembro kune partoprenis dek interesuloj. Inter ili ankaŭ ĉeestis pedagogo de la "Willstätter"-gimnazio, kiu nur nun atentigis pri la ekzisto de Esperanto. Danke al li komence de februaro okazis projekt-tagoj ĉe tiu ĉi gimnazio, kie la prezidanto de la Germana Instruista-Asocio Michael Scherm kaj Helmut Sebastian, dua prezidanto de nia grupo aktive prezentis Esperanton.
La pedagogo eĉ proponis demandi al la pedagogia instituto, ĉu oni tie ne povus akcepti prelegon pri Esperanto ĉe la programo por la pedagogia perfektigo de la instruistoj.
Dum novembro reportero de la radio-stacio N1 vizitis la grup-vesperon por poste raporti pri Esperanto.

Kelkaj lingvoamikoj partoprenis al diversaj aranĝoj.
- Esperanto-tago en Konstanz
- Germana Esperanto-Kongreso en Husum
- Printempa kunveno de la Bavara Esperanto-Ligo kun la festo de la 80a naskiĝtago de la honora BELO-prezidanto Hermann Schmid en Neusäss
- 111jara jubileo de la Munkena Esperanto-Klubo
- aŭtuna BELO- kunveno kaj komuna Zamenhoffesto en Nurenbergo.

La grupo povis bonvenigi gastojn el diversaj landoj, interalie el Armenio, Benino, Ĉeĥio, Francujo, Rumanio, Rusio, Litovio kaj Ameriko. Ni montris al ili la vidindaĵojn de la urbo.
Krome la grupo ankaŭ lastjare denove partoprenis kun propra urbgvidado en Esperanto al la "urb-delogoj".
Finfine la prezidantino dankis Ester Keil-Grosser pro ŝia aktiva Esperanto-agado, ĉar ŝi pro personaj kialoj ne daŭras sian kunlaboron en la estraro.
Ester Keil inter 1980 kaj 1989 estis la unua prezidantino de la Esperanto-Grupo Nurenbergo, inter 1989 kaj 1999 la kasistino. Inter 1985 kaj 2002 ŝi gvidis antaŭtagmezan lernrondon. Finfine ŝi ankaŭ sendis al la grupmembroj gratul-kartojn okaze de la naskiĝtagoj .

La grupo ankaŭ estis aktiva ĉe la interreto. Pro tio la partoprenintoj dankis al Frank Kasper, kiu prizorgas la interretan prezenton de la grupo.

Post la kasraporto kaj diskuto rilate al la raportoj okazis la novelekto de la estraro.

La sekva estraro elektiĝis:

- Kiel unua prezidantino elektiĝis Anny Hartwig el Nurenbego
- Kiel dua prezidanto elektiĝis Helmut Sebastian el Hessdorf
- Kiel kasistino elektiĝis Erna Herrmann el Hof
- Kiel sekretario elektiĝis Frank Kasper el Nurenbego

 

Pit Kreiner kaj Frank Kasper

Anny Hartwig kaj Elfriede Kruse

Manfred kaj Erna Herrmann el Hof

 
La jarĉefkunveno finis per agrabla ĉeesto.

Tiun raporton ellaboris kaj publikigis

Frank Kasper
sekretario de la Esperanto-Grupo Nurenbergo

Kiel ĉiam dum Esperanto-aranĝoj mi ankaŭ ĉifoje jam je la komenco de la jarĉefkunveno elsendis salut-mesaĝon al diversaj disendolistoj kaj Esperantistoj en la tuta mondo.

Ankoraŭ dum la jarĉefkunveno alvenis la sekva reago de la UEA-prezidanto Renato Corsetti:

 

ho kiel bele estus esti tie kun vi! bonvolu saluti ĉiujn, se vi legas ĝustatempe ĉi tiun mesaĝon. lokaj grupoj, kiel la nurenberga, estas la vera bazo de la vera movado eĉ en la periodo de interreto kaj satelitoj.
nenio povas anstataŭi la homan kontakton.

amike

renato

***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
 < renato.corsetti@uea.org >
***********************************


 


 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“

Reen al la indekso-paĝo kun malnovaj informoj el la grupvivo de la Nurenberga Esperanto-Grupo en Esperanto