Nova retpoŝtgrupo de UEA starigita: Aktivi-en-UEA
(abonebla per http://abonu.com/catalog/esperanto.aktive)
Komence de januaro 2003 estis starigita nova retpoŝtgrupo de UEA 'Aktivi en UEA!'
por faciligi enasocian serĉadon de taskoj, projektoj kaj helpantoj.
Aktivi en UEA!-dissendolisto celas disinformi pri taskoj kiuj ankoraŭ ne havas
respondeculon. Enskribiĝinte Vi ricevas aŭtomate la taskopriskribojn kaj Vi
povas decidi ĉu Vi interesiĝas labori por internacia asocio pri interesaj temoj.
UEA konsistas el Esperanto-parolantoj kiuj aktivas pri diversaj taskoj. Ĉu ankaŭ
Vi volas helpi en iu projekto kadre de la UEA-agado?
Se jes, Vi povas enskribiĝi al la listo "Aktivi-en-UEA!" per vizito al la
retpaĝo
http://abonu.com/catalog/esperanto.aktive
(por starti bv. alklaki aŭ kopii la adreson kaj enmeti ĉe via interretprogramo)
Tiamaniere Vi estonte aŭtomate ricevos plej freŝe la informojn pri niaj
projektoj kaj povas trankvile pripensi en kiu projekto Vi emas kunhelpi.
Ankaŭ eblas skribi al
taskoj@uea.org se Vi volas proponi iun alian projekton.
Kiam Vi skribas pri iu tasko aŭ projekto bonvolu aldoni titolon de la tasko kaj
mallongan sinprezenton de Vi mem. Ni antaŭĝojas aŭdi de Vi, UEA bezonas Vian
helpon!
Anticipan dankon pro Via konsidero.
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
Trevor Steele
Ghenerala Direktoro de UEA
por pliaj demandoj:
uea@co.uea.org aŭ
marko.lins@lingvo.org
Vizitu ankaŭ:
www.uea.org,
www.esperanto.net,
www.tejo.org
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“