ESPERANTOTUR KAJ FLUGO
Esperantotur funkciis kiel Turisma Servo de MONDA TURISMO dum 30 jaroj(1973-2002) kaj nun pro ekonomiaj kialoj transformiĝis en
Internacian Klubon ESPERANTOTUR. De kelkaj jaroj ESPERANTOTUR kunlaboras kun "FLUGO",kiu okupiĝas ĉefe pri aviadila turismo,
sed ankaŭ pri E-turismo kaj havas Esperanto-nomon(FLUGO en la pola lingvo LOT - tiel nomiĝas pola
flugkompanio). Nun ESPERANTOTUR realigas pere de FLUGO ĉiujn grupojn, tial eblas dediĉi pli da zorgoj pri esperantlingva programo de
la sendataj grupoj. Por la 2003 jaro estis
planitaj pli ol 100 vojaĝoj, el kiuj pli ol 30 internaciaj.
Al la plej gravaj vojaĝoj apartenas: februare - vojaĝo kun prof. R. Mielcarek al
Suda Ameriko (Peruo-Bolivio-Ĉilio-ĝis
Fajrolando-Argentino-Urugvajo-Paragvajo-Brazilo), marte - al Centra Ameriko,
aprile - ĉirkaŭ la mondo, maje - 19 Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo
kun 10 vojaĝvariantoj al Ĉinio, junie - 13 Eŭropa Esperanto-Forumo en Benelukso
kaj Parizo, julie - vojaĝoj Eŭropo-Afriko kun partopreno en la 13 Internacia
E-Kongreso kaj 62 Hispana E-Kongreso en Valencio, sep vojaĝoj al la 88 UK en
Goteborgo kaj 59 IJK de TEJO en Lesjofors kaj aŭguste - Ĉebaltmara Folklora
Festivalo en Riga-Jurmala(Latvio).
Se interesas Vin tiuj E-vojaĝoj kontaktu:
Internacian Klubon ESPERANTOTUR
str. M.Sklodowskiej-Curie 10
85-094 Bydgoszcz, Pollando
tel/fax: (48-52) 3461151
e-mail: andreo@rubikon.net.pl
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti@uea.org
***********************************
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“