Pola projekto ""Komune en estonteco"

 

Karaj legantoj,

Permesu ke mi informas vin hodiaŭ pri la projekto "Komune en estonteco", kiu oni aranĝas en Bjałistoko /Pollando. Oni serĉas partneron. Eble iu de vi povas helpi.

Se vi havas ideon, bonvolu skribi rekte al Elzbieta Karczewska .

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer

http://www.fen-net.de/~ea1448  

 

Priskribo de la projekto "Komune en estonteco"

 

organizanto: Ochotnicze Hufce Pracy  - organizaĵo, kiu okupiĝas pri 16-18 jaraj infanoj havantaj problemoj kun lernado, ( ne handikapuloj), el malriĉaj familioj. En specialaj lernejoj en Pollando gvidataj pere de tiu OHP infanoj lernas diversajn metiistajn profesiojn.

Tempo: somero 2003, junie aŭ julie, laŭ la interkonsento kun partneroj

Loko: propra bazo apud Bjalistoko, bonaj kondiĉoj

programo: laborejoj pri integrado, interkultura edukado, artaj metioj, baza kurso de Esperanto, diskutoj, kulturaj vesperoj, ludoj, ekskursoj, ktp.

kiu povas partopreni:  entute 40 personoj, gelernantoj 16-18 jaraj, havantaj generale problemojn kun lernado, el malriĉaj familioj,

jam estis enlistigitaj: 10 gejunuloj el Litovio, 10 gejunuloj el Latvio, 10 gejunuloj el Pollando, Por ke la organizantoj ricevu subvencion de la Agencio pri Programo "Junularo" ili bezonas havi inter partoprenantoj ankaŭ la grupon el EU - ekz. el Germanujo /kompreneble kun la akompananto/.

Kostoj: La organizantoj reale kalkulas je la subvencio, dank'  al kiu partoprenantoj pagos nur 30 %  da vojaĝkostoj kaj devas havi propran poŝmonon. Aliajn elspezojn kovras la organizantoj.

Kion fari, por partopreni: eble rapide sendi interrete interkonsenton. La Organiza Komitato tuj sendos por ekinteresiĝintaj specialan formularon por plenumi ĝin. Oni povas korespondi germane. Ĉiuj originalaj dokumentoj devas atingi Varsovion ĝis la 28an de januaro 2003. Ne estas multe da tempo.

 

Elzbieta Karczewska

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“