JEN KIAL NI KREIS LA
FONDAĴON EDUKADO - 60 INFANOJ EN KOLOMBIO
La jena mesaĝo alvenis
el Kolombio:
-------------------------------
de: Rafael Mejìa <rafaelmejia@coldecon.com
temo: 60 E-infanoj ?
dato: dimanĉo, la 16an de marto 2003 20:59:41 -0500
Estimata Samideano
Hodiaŭ mi estis en "San Pedro", vilaĝeto de Kolombio kaj konfirmis ke tie unu el
miaj lernantinoj kiuj komencis kurson, nun instruas e-on al sesdek infanoj en
oficiala lernejo unufoje semajne, kun la permeso de la lernejestro.
Ŝi petas instruan kaj monan helpon de ni, ĉar estas ege malriĉaj infanoj.
Verdire ni havas neniom nek monon nek librojn, nur bonvolon, tial mi vizitis la
vilaĝeton por konfirmi la situacion.
Mi pretas vojaĝi tien por entuziasmigi ĉiujn kaj gvidi klason al ŝi kaj ilin. Mi
faros tion unufoje monate. La vilaĝeto situas unu horon kaj duono malproksime de
mia urbo Cali (Kali)
Mia propono estas
1-e.Trovi taŭgajn lernolibrojn por tiuj infanoj, mi ne scias kiu povas donaci
ilin.
2-e. Trovi sudvencion por ke mi povu vojaĝi ĉiusabate tien; porti dolĉaĵojn,
instrui kaj ludi kun ili dum du horoj. Ĉiu vojaĝo povas kosti dudek dolarojn kaj
restas 14 sabatoj de ĉi lernojaro, do estas (US 280)
Mi trovas la oportunecon ege interesa, ĉar en Kolombio, al neniu oficiala
lernejo oni permesas gvidi E-on. Ankaŭ gravas ĉar se oni sukcesas kun ili, ni
semos Esperanton por du aŭ tri generacioj
Se vi pensas ke tio eblas diru ke mi pretas komenci la programon tuj.
Amike de vi
Rafael A. Mejía O
KEL-prezidanto
-----------------------------------------------------
En kelkaj landoj oni havas amason da ĉio alia, sed oni certe ne povas trovi 60
infanojn pretajn lerni Esperanton por ne paroli pri konsentanta lernejestro. En
aliaj landoj oni povas trovi infanojn, sed mankas ĉio alia.
Nun ni provas ekscii pri la aĝo de la infanoj por sendi al ili la librojn Okuloj
aŭ Tendaraj Tagoj depende de la aĝo.
Tio kostas, sed eble la Fondaĵo Edukado povas elteni tion. Iom pli komplika
estas la financado de la vojaĝoj.
Jen kial ni kreis la Fondaĵo Edukado: por kolekti vian helpon por ĉi tiuj kazoj.
Mi ne kredas ke mi devas diri ion plian. La pagmanieroj estas la kutimaj por
pagi al UEA. Bonvolu indiki "por Fondaĵo Edukado".
Gbeglo Koffi
UEA, estrarano pri edukado
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“