Kunordiganto por eŭropaj projektoj pri instruado serĉata

 

Saluton,

ni serĉas projektkunordiganton por agadkampo ofertita de la Eŭropa Komisiono pri lingvolernado.

Via tasko kiel projektkunordiganto estas surface studi la programenhavon sur la retejo
http://europa.eu.int/comm/education/language/ kaj eventuale http://www.elearningeuropa.info (Ambaŭ retejoj estas konsulteblaj en ĉiuj oficialaj 11 EU-lingvoj.) kaj fari 15-linian resumon de la c'efaj aferoj.

Celo estas studi kiaj eblecoj kuŝas en la programo por Esperanto-instruistoj kaj -instruado. Necesas ekscii kiom da landoj devas kunlabori, kiom da organizoj kunlaboru ktp.

Kun la necesaj informoj vi instigu kunlabore kun aliaj la landajn asociojn kaj instruistajn fakasociojn okupiĝi pri la temo.

Ne estus malbone kompreni kiel Esperanto povas eniri la aferon kaj sugesti tion. Ideo povus esti ke oni verku lernolibron pri eŭropa historio komune (kun Esperanto kiel laborlingvo ekzemple)?

-----------------------

Bonvolu konsulti artikolon pri la projekto aperinta en
http://www.gxangalo.com
Eŭropo : Eŭropa Komisiono plurmaniere subtenas lernadon de fremdaj lingvoj de Redakcio je 2003/3/14 15:07:44 (74 fojoj)

Kanti anglajn kanzonojn aŭ lerni francajn poemojn: en Germanio, frua lingvolernado estas la fokuso en la konkurso por la lingva sigelo 2003. La EU-Komisiono premias kun la sigelo ideoriĉajn lingvoprojektojn.
Tiu, kiu havas ideojn, povas sin turni al sia nacia agentejo (bv. trovi en la sube menciitaj retejoj).

"Kun la sigelo ni intencas subteni novajn ideojn en la kampo de lingvolernado kaj instruado. Temas ankaŭ pri tio, informi instruistojn kaj lernantojn pri tiaj iniciatoj", diras EU-komisionanino pri edukado Viviana Reding.

Ŝancojn havas kreivaj kaj novideaj projektoj. Ili altigu la emon al lernado de lingvoj kaj havu eŭropan dimension. Povas partopreni ne-komercaj institucioj el ĉiuj edukadaj kampoj.

------------------------
Kontaktadreso: marko.lins @ lingvo.org (bv. forigi interspacojn)
Por pliaj informoj:
http://abonu.com/catalog/esperanto.aktive http://www.uea.org

 


***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org>
***********************************



 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“