Kiom da vizitoj al via retejo?

 

 

Estimataj, karaj,

mi interesiĝas kompili artikolon pri la Esperanto-retpaĝoj kaj ilia sukceso. Vd. sube la komunikon pri la hejmpaĝo de Sveda E-Federacio. Mi interesiĝas kaj petas ricevi de vi samspecajn informojn pri kvanto da vizito (dum kiu periodo). Bonvenas ankaŭ pluaj informoj kiom al vi gravas la hejmpaĝo en via informa laboro, ĉu interesitoj intertempe ne plu alskribas vin helikpoŝte, sed nur rete. Kiom da mono el via buĝeto iras al la retejo ktp. Do, resume ĉio kio ligiĝas al la temo "retejo de E-asocio" (landa, junulara, faka, regiona, loka) estas bonvena.
Sed plej gravas la informoj pri vizitkvantoj. Bv. laŭeble plusendi tiun ĉi mian informpeton al retejaj administrantoj konataj al vi.

Anticipe dankas

Marko Naoki Lins

!!!Bv. respondi al mia retadreso: marko.lins @ lingvo.org (bv. forigi
interspacojn)!!!

-------------------------------------------------------
Oni trovis la jenan informon en NUN:

5 milionoj da vizitoj

La retejo de Sveda Esperanto-Federacio -- 
www.esperanto.se  -- registris sian vizitanton numero 5 000 000 dum la nokto inter la 18-a kaj 19-a de marto 2003 (laŭ mezeŭropa tempo). Dum la lastaj jaroj iom pli ol miliono da vizitantoj retumis en ĝiaj paĝoj ĉiun jaron. Por la jaro 2002 la ekzakta cifero estis 1 096 696.

Aperis en NUN la 19-an de marto 2003.

-------------------------------------------------------
Pliaj informoj legeblas en
http://www.esperanto.se/nun .
-------------------------------------------------------


 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“