HUMANITARNA ORGANIZACIJA HUMANITARA ORGANIZO
E S P E R O
BOSNA I HERCEGOVINA 71000 Sarajevo M.Spahe 10/II Tel./fax +387 33 441 843

PROJEKTO: FAMILIO ZVIRAC LA PATRINO VASVIJA

 

 

Antaŭ milito en Bosnio (1992-1996) familio Zvirac en Sarajevo vivis normalan vivon. La patro Fetah (1951) esperantisto depost 1973 el studentaj jaroj, konstruteknika inĝeniero, la patrino Vasvija (1950), kemia teknikisto kaj esperantisto depost 1976, kaj la tri infanoj Denita (1980), Selma (1981) kaj Dino (1988), preskaŭ ĉiuj denaskaj esperantistoj, vivis en 80-kvadratmetra loĝejo kaj faris ĉiutagan laboron en siaj oficejoj aŭ lernejoj. Krom ĉio ili ĉiuj tre aktive, precipe la patro Fetah, partoprenis la E-agadon, plenumante plurajn gravajn funkciojn en la loka kaj landa E-movado kaj partoprenis en ĉiuj E-aktivecoj.

La milito kontraŭ Bosnio kaj kvarjara sieĝo de Sarajevo kreis jenan
situacion ĉe la familio Zvirac. Dum kelkaj minutoj ili perdis loĝejon kaj kompletan havaĵon. Tankaj grenadoj unue ĝin detruis kaj poste bruligis. La familio savis vivon ĉar tiumomente kun aliaj kunloĝantoj troviĝis en kelo de la sama domo. Sen kompleta familia kaj persona havaĵo la kvin-ana familio ses-foje dum la milito ŝanĝis portempe disponigitajn loĝejojn ekde uzo de unu ĉambro 20 m², ĝis apartamento 50 m². Nun la familio vivas en portempe luita loĝejo 55 m², ĉar ilia privata ankoraŭ ne estas riparita!

La patro postenas ĉe akciula kompanio "Energoinvest", la patrino estas sen
m laboro, la filinoj studas ce Universitato kaj la filo vizitas mezlernejon.
La salajro de la patro apenaŭ sufiĉas por lu- kaj viv- kostoj.

Sed listo da zorgoj kaj problemoj ne finiĝas.
Male!! Nun malkovriĝis ke la patrino Vasvija grave malsanas je hepatito (Hepatitis chr. activa C). Por plibonigi sanstaton kaj laŭeble savi la vivon ŝi urĝe bezonas laŭ konsilo de kuracistoj dum 48 semajnoj uzi kombinitan antivirusan terapion kun injektoj Pegasys a 180 ìg po unu semajne, kiujn produktas farmacia firmao Hoffmann La Roche, Basel, Svislando. Unu injekto (ampolo) kostas cca 280 eŭrojn!

La situacio ĉe familio Zvirac estas unu el centmiloj de bosniaj tragedioj
trafintaj ilin dum la lasta jardeko. Por helpi al multegaj suferintoj Fetah Zvira kunfondis kaj gvidis sur volontula bazo homhelpan organizaĵon ESPERO.
Ĝi plenumis sukcese gis nun plurajn projektojn kaj helpis al miloj da homoj
tra Bosnio.

Nun FAMILIO ZVIRAC bezonegas helpon por savi vivon al la partino VASVIJA.
Tiu ĉi apelacio celas trovi kvindekon de humanaj personoj aŭ familioj kiuj
pretas donaci po 1 injekton "Pagasys" dum kuranta jaro ĉu aĉeti kaj sendi ĝin al la familio, ĉu pagi al konto de Espero en Sarajevo, aŭ...

Ni esperas pri via solidareco kaj humaneco.

Azra C'olic'
Prezidantino de la Estraro
De HO "Espero" Sarajevo

 

 

Karaj geamikoj,

 

Mi ne kredas, ke mi devas aldoni ion al la suba helpopeto el Bosnujo. Vi rajtas kontribui ankaŭ per pagado al la konto Espero ĉe UEA.

 

Amike

Renato


***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org>
***********************************



 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“