AFRIKA
KOMISIONO DE UEA-PRIORITATO AFRIKO
Esperanto : movado Afrika
===========================
BENINO
===========================
La 1-an de februaro okazis ĝenerala asembleo en la urbo COTONOU. Estas
elektita nova estraro konsistanta el :
Prezidanto:Gbozo Clement
Vicprezidanto:Gbadamassi Latifou
Ĝenerala sekretario:Hounsounou François
Vicsekretario: Amouzou Justin
Kasisto: S-ino Amègblé Edwige.
Tiu nova Estraro havas la taskon relanĉi la movadon en la lando, kaj tial
ĉi pretas kunlabori kun ĉiuj Esperantistoj, kaj precipe kun la
Afrika Oficejo de UEA.
Benina Esperanto-Federacio <esperantobenin@yahoo.fr>
===============================
NIĜERIO
===============================
La 1-an de marto okazis en OWERRI komitatkunveno de Niĝeriaj Esperantistoj.
La kunvenantoj priparolis la financojn de la landa asocio EFEN,
ties registriĝon ĉe la instancoj de lando, antaŭx ol
pridisktuti la reorganizadon de la movado en la lando.
Elektiĝis provizora estraro, kiu
laboros ĝis la fino de la jaro 2003. Ĝi konsistas el :
Prezidanto :Prince Henry OGUINYE
Vic-Prezidanto : inĝ.Abrahamo U.S. MRAKPOR
Sekretario :Ahmed Seraphin ANAGOVI
Kasisto : UHUEGBU Israel
Tiu ĉi estas taskata efektivigi la diversajn decidojn de la kunveno:
funkciigi edukfakon de la landa asocio, varbi Esperantistojn kaj
neesperantistojn al EFEN, pluzorgi pri la Esperanto-lernejo en
ORODO, ktp.
Esperanto-Federacio en Niĝerio <efen_2002@yahoo.co.uk>
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“