CED
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
eldonadas kaj disponigas al seriozaj esploristoj senpage la bultenon
"INFORMILO POR INTERLINGVISTOJ" (IpI)
Kial utiligi IpI ?
IpI informas pri interlingvistika kaj
esperantologia aktivadoj en tutmonda skalo kaj pri aperintaj ĉi-rilataj
artikoloj kaj libroj.
Tio i.a.
koncernas
- lingvopolitikon (internacia, eŭropa, azia,
aliregiona)
- problemojn de internacia lingva komunikado
- la fenomenon de internacia planlingvo (universala
lingvo, monda helplingvo, "artefarita" lingvo)
- Esperanton en teorio kaj praktiko
- la situacion de aliaj planlingvoj
- interlingvistikon kaj esperantologion, resp.
la lingvon Esperanto en universitataj medioj
La bulteno estas bibliografie orientita, tamen
ankaŭ publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.
Ĉu vi verkas pri interlingvistikaj kaj
esperantologiaj temoj? Ĉu vi scias, kion viaj koleg(in)oj jam verkis ? Kial
denove inventi la biciklon ? Rigardu en IpI
!
La leganto de IpI akiras ĝeneralan internacian
superrigardon pri la la plej aktualaj kaj plej gravaj materialoj, kiuj aperas
pri la supre menciitaj temoj.
Se vi serioze okupiĝas pri la sciencaj aspektoj
de Esperanto aŭ ĝenerale pri planlingvoj, vi ne rajtas maltrafi ĉi tiun
inform-fonton, kiu povas ŝpari al vi
temporaban bibliografian serĉadon.
Apero: Jare kvar kajeroj, kun sume almenaŭ 60 -
80 paĝoj.
Ĝis fino de 2002 aperis 43 kajeroj kun sume
ĉirkaŭ 700 paĝoj. Ĉiuj ankoraŭ haveblas por via retroinformiĝo.
_______________________________________________________________
Eldonas CED, ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015bj Rotterdam,
Nederlando, <
uea@inter.nl.net
>.
Redaktas
d-ro Detlev Blanke, Otto-Nagel-Strasse 110, DE-12683 Berlin,
Germanujo, tel. +49-30-5412633,
fakso +49-30-5456742,
<
dblanke.gil@snafu.de >
Mendojn
nur direktu al UEA, kontribuojn nur al la redaktanto.
_______________________________________________________________
Mi interesiĝas pri la "Informilo por
Interlingvistoj", bv. sendadi al mi
la bultenon
Nomo kaj adreso…………………………………………………………………………
UEA-kodo (se ekzistas)……….
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“