Somera Universitato je 100 €
Eĉ la plej nekredemaj
nefidemuloj devos agnoski: je 100 € eblas ferii du
semajnojn eksterlande. Ĝuste tiel! Atenteme kontrolu kaj, super ĉio, kaptu
tiun ĉi oportunon kiun oni adresas al universitataj studentoj kaj novmagistroj
el la tuta Eŭropo.
Temas pri la iniciato “Somera Universitato” kiun, jam dum pluraj jaroj, pli kaj
pli sukcese, organizas la asocio AEGEE.
AEGEE (Asocio de Ŝtatoj Ĝeneralaj de Studentoj de Eŭropo) celas antaŭenpuŝi la
ideon de Eŭropo kiel ĉies propraĵon, aparte inter
studentoj, per pluraj agadoj: internaciaj konferencoj, Somera Universitato, kaj
multaj aliaj projektoj kiuj celas ebligi kontaktojn inter junuloj el
ĉiuj sociaj klasoj. Ĉikadre ili povos interŝanĝi opiniojn, pensojn kaj taksoj
tiel, ili lernos krei unuiĝintan Eŭropon klopodante superi
pensmanierajn kaj kulturajn malsamecojn.
AEGEE jam havas 20.000 aliĝintojn en 42 landoj, tiel bone efektivigante
supernacian integriĝon, sur kiu baziĝas La Eŭropa Unio.
Oni efektivigas la Somera Universitato-iniciaton, per senpaga sindevigo de
centoj da junuloj, kies gratifikon konstituas la konado de Eŭropo kaj
eŭropanoj vojaĝante aŭ gastante alilandanajn AEGEE-membrojn.
La destinadaj lokoj troviĝas ĉie en la kontinento, el Hispanio kaj Turkio ĝis
Rusio.
Oni sin trovos en grupo da 20-40 studentoj kaj novmagistroj el la plej malsamaj
devenoj kune kun la organizantoj, nome lokaj studentoj.
Oni eksterordinare spertiĝis dank’ al starigado de novaj amikaj rilatoj kaj al
nesupraĵa konado de la lando pere de rektaj homaj rilatoj.
Elspezante 50-80 € semajne, oni povos ricevi almenaŭ unu manĝon tage (sed plej
ofte du kaj eĉ tri!), loĝadon kaj organizaĵon.
La prezo neniam inkluzivas la irrevenan vojaĝon.
Marte, lokaj sidejoj de AEGEE per tiucelaj anoncitaj kunvenoj, kolektas la
petojn por la venonta somero.
Ankaŭ bona okazo por junaj esperantistoj por ferii kaj distriĝi kaj krome
maltrude informi pri Esperanto.
Se vi deziras ricevi pliajn informojn aŭ la adreson de AEGEE ĉe via universitato,
bv. viziti la jenajn plej bone informitajn kaj ĝisdatigitajn
TTT-ejojn en la angla lingvo:
http://www.karl.aegee.org/su.nsf/SUs/by+date+Edi?OpenView
http://www.karl.aegee.org/su03/su2003_booklet_nographics_101.pdf
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“