BOULOGNE 2005 ESPERANTO

 

- - K o m u n i k o - -

La Nordfrancia Esperanto-Federacio organizos en 2005, dum la paskaj festoj de vendredo la 25a ĝis merkredo la 30a de marto, okaze de sia ĉiujara federacia kongreso, elstaran internacian amikecan renkontiĝon, por memorfesti la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto de 1905.

Partoprenas en la organizo de tiu evento, krom la Nordfrancia Federacio, ankaŭ SAT-Amikaro (kiu tiam okazigos sian 60an kongreson), Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE -- kiu tiam okazigos sian nacian interasocian kongreson) kaj la belgaj kaj brita Esperanto-asocioj (kadre de escepta Markola kongreso).

Ĉiuj samideanoj, kiuj deziros paŝi «laŭ la paŝoj de Zamenhof», estas invititaj partopreni la eventon.

Baldaŭ estos eldonitaj la aliĝiloj. Sed de nun ĉiu povas sin informi vizitante la allogan TTT-ejon :
http://boulogne2005.online.fr <

Samideane via,

Xavier DEWIDEHEM,
Komisiito pri Informado kaj Komunikado,
Organiza Komitato de Boulogne2005.



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************


 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“