AFRIKA KOMISIONO DE UEA - PRIORITATO AFRIKO
LERNEJOJ POR EVOLUO
Esperanto en la lernejo CEFI de Kongolando „Centre d'Education et Formation
Integree“, CEFI, estas lernejo elementa kaj duagrada en la kongolanda urbo Uvira,
apud la limo de Burundio. Ĝin fondis en 1993 s-ro Matthieu Kisose Kaŝa, kiel
oficialan neregistaran organizaĵon. Liaj klopodoj estas mirindaj en tiu regiono
turmentata de militoj.
Same mirindaj estas la klopodoj de Namutema Wabasobe Athanase, fidela
esperantisto, kiu loĝas en Kiliba, urbeto je 17 km for de Uvira. Namutema
ricevis biciklon per Agado Espero de UEA kaj per la helpado de siaj
korespondantoj Ru kaj Katrin Bossong, Nederlando. Tio permesas
al li veturi dufoje semajne al Uvira por instrui Esperanton en la unuagradaj kaj
duagradaj klasoj. Tiujn tagojn li veturas 34 km sur kadukaj vojoj, foje spertas
paneon de sia biciklo, ne manĝas en tiu tago ĉar pro veturado li ne havas tempon
por enspezado. Lia profito de tia tago estas alia.
Legu!
En la 5a kaj 6a klasoj de la elementa lernejo 49 infanoj lernas Esperanton dum
sesdek minutoj semajne.
En la duagrada lernejo 85 lernantoj okupiĝas pri Esperanto dum kvar lecionoj de
50 minutoj.
Kiujn bezonojn ili havas? Jen:
Korespondado kun esperantistoj en la tuta mondo. Ĝemelado kun Esperanto-kluboj
en la tuta mondo.
Kurson "Cours Ferez", revuojn, mondmapon, globon, piedpilkon.
Por kontaktoj, jen la adreso:
B.P.3484,
Bujumbura,
Burundi
tel. 00257 936607
fakso 00257 222147
ret- poŝt- adreso cefi.org@caramail.com
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“