INFORMADO - landaj informaj servoj

Karaj aktivuloj pri informado de landaj asocioj kaj sekcioj,

mi trovas en la protokolo de la komitat-kunsido en Fortalezo, ke mi devas provi konvinki la landajn asociojn "dediĉi la plej bonajn energiojn al informado".
Mi ne scias kiel fari tion, krom per memorigo pri ĉi tio.

Mi kaptas la okazon por instigi vin pripensi la jenajn aferojn:

* ekzistas internacia listo < reago@yahoogroups.com >, kiu iel kuntenas, informas kaj aktivigas homojn, kiuj reagas al informoj pri Esperanto
aperintaj en gazetoj. Kunlaboras pluraj konataj esperantistoj, ekzemple Claude Piron. Ĉu en via lando ekzistas io simila por gazetoj en via lando/lingvo? Ne estas malfacile organizi ĝin. En pluraj landoj jam
ekzistas naciaj ret-listoj, ekzemple < kroataj-esperantistoj@yahoogroups.com >. Sufiĉas sendi al tiuj listoj informojn pri aperintaj artikoloj kun indiko pri la ret-adreso por sendi reag-mesaĝojn, kaj igi verk-kapablajn esperantistojn aliĝi al tiuj listoj.

* UEA disponigas al vi plurmaniere la bazajn informilojn: 1) manifesto de
Prago, 2) G'isdate pri Esperanto, 3) Kio estas Esperanto. Vi povas trovi tiuj dokumentojn en la reto. Laste estis eneretigitaj la versioj de
Ĝisdate pri Esperanto ĉe:
http://www.uea.org/informado/ghisdate/index.html
Sed vi povas ankaŭ ricevi ilin laŭ viaj bezonoj kun la adreso de via
organizaĵo, se vi petas ilin ĉe < roy@co.uea.org >.
Lastatempe aldoniĝis ankaŭ iom pli longaj tekstoj por reta informado al retaj informpetintoj.
Mi ne volas diri, ke vi devas uzi tiujn materialojn por informado, kaj pluraj landoj (mi scias pri Francujo, ekzemple) havas tre belajn proprajn informilojn, sed bonvolu konatiĝi kun ili. Simple neniu rajtas diri, ke
oni ne povas informi, ĉar mankas informiloj.

* pli ĝenerale estus oportune ke ĉiu lando havu sian landan informan
fakon, kiu povos kapti ĉiujn ekzistantajn eblecojn. Ekzemple la Brusela Komunikad-Centro de EEU daŭre produktas artikolojn, kiuj estas tradukeblaj kaj plusendeblaj al landaj ĵurnaloj. De tempo al tempo aperas aliaj materialoj, tradukeblaj kaj sendeblaj, ekzemple hieraŭ okaze de la Tago dela Gepatra Lingvo de Unesko aperis deklaro de UEA pri ĉi tiu temo. La
deklaro estis disvastigata tra la listoj "lingvotagoj" (dankon, Anna Ritamaki!) kaj aliaj. Sekve de tio en pluraj landoj oni tradukis ĝin al la loka lingvo kaj sendis al la nacia Unesko-komisiono kaj al aliaj eblaj interesiĝantoj (mi ŝatas mencii, ke tio okazis ankaŭ en Latvujo kaj en Bulgarujo - dankon Jazeps kaj Mariana Evlogieva!).

Se via landa asocio havas iom strukturitan informan fakon, multaj tiaj eblecoj prezentiĝas tra la jaro.

Dankon pro via pacienco legi longan mesaĝon.

Amike

Renato



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************

 

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“