Ekoturisma renkontiĝo en Ĉeĥio

 

Karaj amikoj,

mi informas vin, ke ĉijare denove okazos EKOTUR (Ekoturisma renkontiĝo), kies historio komencis pasintjare omaĝe al la Jaro de ekoturismo en tranlima Nacia parko Sumava / Boehmerwald kaj laŭ la deziro de la partoprenintoj mi organizos ĝin denove - kaj ekde nun espereble tradicie.

Ĝi okazos en naturprotektata regiono Bohemia Karsto 2003-07-12/18 senpere antaŭ la Internacia Esperanto-Konferenco (de OSIEK), kiu sekvos 2003-07-18/25 - kaj post ĝi stratas la flugkaravano de Prago al Gotenburgo (kun 3-taga postkongreseto en Kopenhago) 2003-07-26/08-05.

Sed revene al la EKOTUR, 2003-07-12/18: Oni loĝos en la urbeto Karlstejn sub la famkonata samnoma kastelo, laŭ sia postulemo aŭ tre modeste en sporta tranoktejo en dulitaj kaj kvarlitaj ĉambroj sen ajna manĝo, tial tre favorpreze (kontraŭ nur EUR 48 por la tuta restado), aŭ en tristela hotelo KORUNA kun enkluzivitaj maten- kaj vespermanĝoj, kontraŭ’

EUR 172.-/pers en dulita ĉambro, kun eblo de alpago EUR 63 por unulita ĉambro. En la hotelo Koruna okazos ankaŭ  la vesperaj programoj.

Dum la piedmarŝado dumtaga ni ekkonos multajn naturajn, sed ankaŭ kulturajn vidindaĵojn, denove ni disdividos nin al grupo pli sportema (kiun gvidos mi kja kiu marŝos inter proks. 25 km tage) kaj malpli sportema (aŭ se vi preferas "promenema", kiun gvidos verŝajne Zdenek Pluhar, kiu promenos laŭ interkonsente, ĝis maksimume 15 km tage), sed la elekton ne necesas indiki anticipe, eblas decidi ĉiam nur matene, kun kiu grupo oni partoprenos la tagan programon (laŭ la momenta pritakso de fortoj, vetero, laceco, itinero).

Krome, se estos interesatoj, kiuj ne konas Pragon (kaj ne partoprenos la sekvan IEK), unu tagon tiuj partoprenantoj veturos al Prago por promeni tra ties centro sub gvido de loka
esperantisto. Dum vesperoj la spertaj esperantistoj denove diskutos pri ekologiaj kaj naturprotektaj temoj (ne nur!), dum la komencantoj povos perfektiĝi en la lingvaj konoj rilate Esperanton.

Tiom por hodiaŭ, ke vi sciu kaj povu rezervi por vi la tempon. Al interesatoj mi volonte sendos la detalajn informfoliojn kun aliĝiloj. Ĉar necesas pritaksi la nombron por la hoteloj, la plej favorpreza periodo por aliĝo finas la 31-an de majo, sekve la kotizoj altiĝos.


Krome mi volas atentigi vin, ke alian tradician renkontiĝon, nome IBIRE (Internacia biciklista renkontiĝo) mi ĉijare bedaŭrinde ne aranĝos pri manko da tempo disponebla. Se estas biciklantoj inter vi, mi rekomendas aliĝi al la BEMI-diskutklubo per  BEMI-subscribe@yahoogroups.com , tie vi renkontos oferton de amaso da karavanoj surbiciklaj kaj pliajn interesajn informojn pri Esperanto- biciklado.

Kun deziro de agrablaj turismaj travivaĵoj en Esperanto-medio mi samideane salutas vin.

 
Petro
Petro Chrdle, Anglicka 878, 252 29 Dobrichovice
Tel.: x420 257 712 201, fax: x420 257 712 126
E-mail: chrdle@kava-pech.cz
http://www.kava-pech.cz

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“