UEA - Informado - Informiloj

 

 

Tiuj el vi, kiuj deziras elpresi informilojn kaj informajn tekstojn por posta uzo en sia lando aŭ simple transpreni ilin por posta uzo en la reto, bonvolu aliĝi al la listo

uea-informiloj@yahoogroups.com  per senteksta mesaĝo al uea-informiloj-subscribe@yahoogroups.com , kaj poste viziti ĝiajn dosierojn ("files" anglalingve), kie eblas trovi plurajn uzeblajn informilojn.

Mi memorigas al vi, ke la bazaj informiloj, kiujn UEA liveras al la landaj
asocioj, estas:

- la Manifesto de Prago
- Ĝisdate pri Esperanto
- Kio estas Esperanto
- E-dokumento E 32 de Phillipson pri lingvaj rajtoj en internacia medio

Al tiuj nun aldoniĝas teksto de Claude Piron, kiu momente ekzistas nur en la angla:
ESPERANTO: A NEW FORM OF HUMANISM.

Per ĉi tiu lasta informa teksto oni inaŭguras la rete sendeblajn informilojn, kiuj principe ne estos eldonataj papere, sed estos utiligataj por reta informado al perretaj petantoj.


Se vi volas enketi pri la ekzisto en via lingvo de unu el la supremenciitaj informiloj, se vi volas ricevi ĝin kun la adreso de via landa asocio aŭ de via loka grupo, bonvolu kontakti Roy McCoy de la CO, roy@luna.nl .

Amike

Renato



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************

 


 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“