Eĉ la famega Pippi Ŝtrumpolonga venos al Internacia Junulara Kongreso (IJK)!!!
Laŭ niaj spionoj la
famega Pippi Ŝtrumpolonga utiligis la okazon aliĝi antaŭ la fino de la unua aliĝkategorio
(kiu cetere estos la 28-a de februaro. Eblas rete aliĝi ĉe
www.tejo/ijk
kiel 47-a aliĝinto.
Kiam ni, vizitante ŝin en Villa Villekulla, demandis kial ankaŭ ŝi emus
partopreni la IJK, ŝi respondis: "La abundo de interesaj programeroj kaj la
ebleco ege malmultekoste partopreni tre allogis min - ankaŭ mi ie aŭdis, ke eble
la famega grupo Dolĉamar venos.
Kaj Lesjoefors tiom bele situas en arbaro kie mi povos rajdi kun mia
ĉevalo Onkleto. Aldone mi klopodas kunporti Annika kaj Tommi, ĉar ili povas dum
la IJK kaj partopreni en Esperanto-lingvokurso kaj samtempe praktiki la lingvon
kun tiom da diversaj homoj."
Ŝi fine de la parolado instigis ĉiujn aliĝi antaŭ la fino de la
unua aliĝperiodo, ĉar la programkotizo poste altiĝos. Krome, la organizantoj
disdonos 10 T-ĉemizojn al aliĝintoj en la unua aliĝperiodo. NEMALTRAFEBLA, ĉu
ne?
Ankaŭ de sekura fonto niaj spionoj eksciis, ke la organizantoj petas tiujn, kiuj
ŝatus dormi en lito dum la IJK prefere TUJ aliĝu! La nombro de lokoj en
junulargastejo estas sufiĉe limigita.
La frenezalkoj--david-emil wickstroem
kunordiganto de la ijk 2003 en lesjöfors, svedio
www.tejo.org/ijk
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“