Kie okazos kio? - Mapoj pri Esperanto-renkontiĝoj

Kie okazos kio?

Kiel trovi Esperanto-renkontiĝojn en najbaraj au en iuj specifaj landoj? La listoj laŭ datoj ofte ne multe helpas tiurilate. De kelkaj semajnoj la demando estas pli facile respondebla - EsperantoLand kreis en la interreto renkontiĝajn mapojn, sur kiuj estas indikitaj la
lokoj de estontaj Esperanto-renkontiĝoj,
www.EsperantoLand.org/renkontighoj.

Mapoj pri Esperanto-renkontiĝoj

De la komenca mondmapo oni povas elekti la kontinenton kaj en la kazo de Eŭropo specifan regionon. Tie oni vidas la lokojn de estontaj renkontiĝoj kun la dato kaj la nomo. Klakante oni venas al specifa paĝo, kie prezentiĝas pli detalaj informoj pri la renkontiĝo.

Kiel ekzemplon eble rigardu la paĝon pri la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, okazonta ĉi-jarfine apud Berlino,
www.esperantoland.org/renkontighoj/renkontighoL.php?renid=32&R=13

Organizantoj ricevas lokon en interreta paĝaro.

Organizantoj de renkontiĝoj povas memstare enmeti novan renkontiĝon
kaj poste laŭplaĉe ŝanĝi la indikojn helpe de kodvorto. Tiel eblas rapide prezenti sian renkontiĝon interrete, ankaŭ se oni ne disponas pri propra retopaĝaro.


Ni kompreneble ĝojos pri retaj ligoj de viaj interretaj paĝoj al la renkontiĝaj mapoj. Same ni ĝojos, se vi disvastigos tiun ĉi informon interrete aŭ en via gazeto. Multan dankon jam nun!

La programadon por la mapoj cetere faris Gabi Rothe, konceptis Lu Wunsch-Rolshoven kaj helpis kaj konsilis Sebastian Hartwig.
Kaze ke restas iuj problemoj, ni petas vin informi nin, Lu@EsperantoLand.org .

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand


Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org

Novjara Renkontiĝo
http://www.EsperantoLand.org/eo/nr.html

 

 

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“