HISTORIO DE ESPERANTO
Prepare al la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005) Litova E-Asocio
kaj la redakcio de "La Ondo de Esperanto" okazigos serion de Klerigaj
Semajnfinoj. Kiel la unua temo estas elektita la historio de Esperanto.
Aleksander Korĵenkov (Kaliningrad, Ruslando) faros 10 temajn prelegojn, kiuj
estos prezentitaj en du semajnfinoj. La unua Kleriga Semajnfino okazos 22-23 feb
2003; la dua estas planata por 29-30 mar 2003.
Post ĉiu prelego sekvos 10-15-minuta diskuto pri la temo.
La kurso okazos en la Esperanto-domo en Kaŭno. La unua prelego komenciĝos sabate
je la 15a horo.
SABATO. 22 feb 2003
* Posttagmeze
1. La iniciatoro de Esperanto
2. La unuaj jaroj de Esperanto
3. La franca periodo
* Vespere: neformala babilado
DIMANĈO. 23 feb 2003
* Antaŭtagmeze
4. Du gravaj jaroj: 1905-1906
5. Ido-skismo
6. Organiza strukturiĝo
29-30 mar 2003
7. Esperanto antaŭ internaciaj institucioj
8. La neŭtrala movado inter la du mondmilitoj
9. La laborista esperantista movado
10. Esperanto post la dua mondmilito
Informojn pri la partopreno petu ĉe LitEA <litova.ea@mail.lt>.
Bonvenon!
----------
"La Ondo de Esperanto" / "Sezonoj"
Halina Gorecka / Aleksander Korĵenkov
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando
Retadreso: sezonoj@gazinter.net
http://Esperanto.Org/Ondo
Telefono: (0112) 566033
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“