Strategia Forumo en la Universala Kongreso en Gotenburgo
Strategia Forumo: "Kiel scienco helpu nin - kiel
ni helpu al la scienco?"
Sen praktika apliko Esperanto ne ekzistus.
Sen scienca agado per kaj por nia lingvo en la diversaj kampoj, Esperanto apenaŭ
havos estontecon. En
la lingvo-komunumo
ŝjajne
ekzistas certaj hezitoj pri sistema scienca agado
kaj iuj duboj pri
ĝia
neceso. Do, necesas
ŝanĝi
tion.
Esence temas pri du aspektoj:
a) Por pli bone solvi multajn problemojn,
gravajn por la praktika apliko, necesas pli bona scienca agado en la
lingvo-komunumo mem (interna aspekto).
b) En medioj ekster la Esperanta
lingvo-komunumo regas mitoj, misinformoj,distordoj kaj informvakuoj pri nia
lingvo, inter ili aparte en opini- kaj decid-influaj medioj de sciencistoj. Ankaŭ tie necesas scienca
kunlaboro
kaj informado (ekstera aspekto).
La serio de strategiaj forumoj kadre de la
Universalaj Kongresoj estas kreita por komune debati kaj solvi fundamentajn
problemojn de la agado per kaj por Esperanto en la
ŝanĝiĝanta
mondo.
La
ĉi-jara
Strategia Forumo havos la kadran temon
"Kiel la scienco helpu al ni - kiel ni
helpu al la scienco?"
La celo de la Forumo estas doni al
interesatoj la eblecon, prezenti, kian rolon ludas scienco en kaj ekster fakaj
asocioj kaj en aliaj esperantaj medioj.
La Forumo do celu:
- prezenti spertojn, problemojn kaj defiojn
pri la kontakto kun neesperantistaj sciencaj medioj
- informi,
ĝis
kiu grado Esperanto rolas kiel praktika ligilo inter
sciencistoj (por komuna esplorado, por
interŝanĝo
de informoj ktp.)
- debati pri la rolo de sciencaj aŭ
sciencproksimaj institucioj en
Esperantujo
kaj per tio
- ebligi spertinterŝanĝon,
kiu pli forte konsciigu la aŭskultantojn
pri
bazaj problemoj de la sciencpolitika
strategio de la Esperanto-komunumo kaj per
tio i.a.
- esplori, kiel UEA kaj aliaj esperantaj
organizaĵoj
povus kontribui por
pligrandigi la rolon
de la scienco.
La kontribuoj estu koncizaj kaj ne superu
15 minutojn.
La forumon gvidos d-ro Detlev Blanke, al
kiu oni sendu anoncojn pri kontribu-deziroj.
Adreso:
dblanke@snafu.de , Otto-Nagel-Str. 110, D-12683
Berlin,
tel.+49-30-54 12 6 33, fakso +49-30-54 56
742
Hejmpaĝo:
http://www.interlinguistik-gil.de
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti@uea.org
***********************************
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“