Someraj universitataj kursoj pri Monda Angla kaj Lingvo-Rajtoj en Kopenhago
Estimataj,
La Lingvo-Fakultato, Komerca Lernejo de Copenhagen, Danlando, feliĉe anoncas la
lanĉon de Somera Universitata Programo, 25 junio - 8 aŭgusto
2003. Du kursoj okazos paralele:
- Monda Angla kaj Lingvo-Rajtoj, instruota de Robert Phillipson kaj Tove
Skutnabb-Kangas.
- Eŭropo en Traduko, Homoj kaj Maŝinoj kiel Interkulturaj Problemsolviloj,
instruota de Arnt Lykke Jakobsen.
Oni celas per la kursoj studentojn je nivelo de magistriĝo aŭ ekdoktoriĝo.
Ni esperas ke vi povos konsciigi eblajn kandidatojn pri la ekzisto de la kursoj.
Oni povas sekvi ilin unuope aŭ kune. Plenaj detaloj de kurso-enhavoj kaj
praktikaĵoj (datoj, elspezoj, loĝado, aliĝado, ktp.) videblas je retejo:
http://www.cbs.dk/intoff/summer/
.
Studentoj el Nordaj landoj, kaj el CBS-partneraj universitatoj tutmondaj, ne
devas pagi aliĝkostojn por la Somera Universitato. Oni esperas ke studentoj el
orientaj kaj centraj eŭropaj landoj povos esti provizataj per financa subteno.
La Somera Universitato estas bone establita en la
Fakultato de Ekonomio kaj Komerco-Administrado, kaj allogas studentojn el la
tuta mondo. Ni esperas ke la Lingvo-Fakultato iĝos egale alloga kunvenejo por
studentoj el
diversaj kulturoj kiuj volas akiri aldonajn kvalifikojn en la dinamika sfero de
lingvoj en la moderna mondo.
La kursoj okazos en la angla. Kvankam profesoro Phillipson
povas legi Esperanton (kaj multajn aliajn eŭropajn lingvojn) eventualajn
bezonatajn
respondojn tre verŝajne venos nur en la angla.
Dankon pro via helpo al publikigado de tiu ĉi iniciato,
kaj kun bondeziroj.
Arnt Lykke Jakobsen
Robert Phillipson
Tove Skutnabb-Kangas
--
Robert Phillipson (D-ro)
Profesoro de Esplorado, Angla Departemento
Ekonomika Lernejo de Kopenhago
Dalgas Have 15
2000 Frederiksberg
Danio
tel. (45) 38 15 31 50
fakso (45) 38 15 38 45
retposte: rp.eng@cbs.dk
reteje:
http://www.cbs.dk/staff/phillipson/
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“