LA DUA BALTA ESPERANTO-FORUMO
BALTA ESPERANTO-FORUMO estas tradiciiĝanta esperantista
renkontiĝo kun vasta programo. Ĝin iniciatis internacia sendependa revuo La Ondo
de Esperanto. La unua Forumo okazis 14–18 jul 2002 en Kaliningrado — la ĉefa
urbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando — kun 123 aliĝintoj (el ili 113
reale partoprenis) el 12 landoj: Ĉeĥio, Danlando, Francio, Germanio, Italio,
Litovio, Pollando, Ruslando, Slovakio, Svedio, Svislando, Ukrainio.
La dua Forumo okazos 17–22 jul 2003 en Olsztyn (Olŝtin). Ĝin kunorganizas
Varmia-Mazuria E-Societo kaj La Ondo de Esperanto.
Olsztyn situas en la nord-oriento de Pollando, duonvoje inter Varsovio (200 km)
kaj Kaliningrado (150 km). Olsztyn (170 mil loĝantoj) estas la ĉefurbo de la
regiono (vojevodio) Varmio kaj Mazurio. Ĝuste en ĉi tiu jaro oni solenos la
650-jariĝon de la urbaj rajtoj, kiujn Olsztyn ricevis en 1353.
La jubilea dato estos bona preteksto por konatiĝi kun la historie kaj
arkitekture interesaj urbo kaj regiono. La programo enhavos temajn prelegojn
kaj ekskursojn. Speciala seminario traktos la konsekvencojn de la aliĝo de
Pollando kaj aliaj orienteŭropaj landoj al la Eŭropa Unio. Krome, ni denove
diskutos la rolon de Esperanto kaj esperantistoj en la nuntempa mondo, kun
speciala atento al Baltio.
SLAVAJ INFLUOJ EN ESPERANTO estos la ĉefa temo de la ampleksa kultura-kleriga
programo kun prelegoj pri la lingvaj, ideologiaj kaj
kulturaj aspektoj de tiu temo. Interalie, oni aparte emfazos la centan
datrevenon de la Fundamenta Krestomatio kaj la sepdek-kvinan datrevenon de
La Tajdo (Hohlov). Redakcianoj de La Ondo de Esperanto respondos demandojn de la
legantoj. Eldonejo Sezonoj intencas en Olsztyn okazigi prezenton de la Rusa
Novelaro. Partopreno de redakcianoj kaj kunlaborantoj de La Ondo kaj Sezonoj
garantias altan nivelon de la prelegoj kaj seminarioj. Denove okazos serio da
prezentiĝoj Duonhoro kun … kiujn tre ŝatis la partoprenantoj de BEF-2002.
Kvankam la programo celas esperantoparolantojn, laŭnecese okazos paroliga kurso.
FREŜO estis en la 1990aj jaroj kvazaŭ vizitkarto de Olsztyn en Esperantujo.
FREŜO “reviviĝos” kadre de BEF kiel serio de amuzaj vesperoj kun kvizoj en
agrabla etoso. Funkcios libroservo, foiro de esperantaĵoj, fotoekspozicio kaj
libera tribuno. Pliaj programeroj estas bonvenaj.
Internulejo de la Ekonomia Mezlernejo, kiu pitoreske situas proksime al du lagoj
ekster la urbocentro, estos nia forumejo. La forumanoj povos loĝi en
ĝi kaj manĝi en la lerneja manĝejo kontraŭ nur 10 eŭroj = 40 zlotoj tage. La
tutforuma prezo: 50 eŭroj = 200 zlotoj. Oni povos loĝi en unu el la urbaj
hoteloj. Prezoj varias inter 100 zlotoj (25 eŭroj) ĝis 350 zlotoj (90 eŭroj) por
unu tagnokto kun matenmanĝo. Petu pliajn informojn ĉe la lokaj
organizantoj.
Post la Forumo okazos por dezirantoj vizitado de Kaliningrado kaj konatiĝo kun
vidindaĵoj de tiu unika regiono. Petu pliajn informojn kaj demandilon
por ricevi ĝustatempe invitilon (ĝi estas bezonata por ricevi la vizon de
Ruslando).
Pri la aliĝado, loĝado kaj aliaj surlokaj aferoj skribu al la lokaj organizantoj:
Adreso: Marian Zdankowski, ul. Limanowskiego 36/3, PL 10-343 Olsztyn, Pollando.
Telefonoj: 89-5347424, 89-5268702 (Marian Zdankowski); 89-5429972 (Elżbieta
Frenszkowska). Poŝtelefono: 0-604-071-141 (Marian Zdankowski)
Rete:
avo_lamer@labnet.pl kaj
angiel@polbox.com
Pri la programo kaj Postforumo korespondu kun La Ondo de Esperanto:
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Telefono: (0112) 566033 (ne frumatene)
Rete:
sezonoj@gazinter.net
Bonvenon!
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“