MULTLINGVECO EN EŬROPO KAJ
ESPERANTO
---------------------------------------------------------------
Karaj legantoj,
Ĉar vi ĉiuj legis pri mia vojaĝo al Bruselo, eble mi havas la devon rakonti al
vi pri la sekvoj.
Fakte mi estis vokata kiel itala lingvisto, ne kiel esperantisto aŭ prezidanto
de UEA, sed oni sciis pri mia esperantisteco kaj eble oni vokis
ĝuste min aldone al aliaj tri italaj lingvistoj krom pro mia defendado de la
itala lingvo ankaŭ por eventuale diplomatie ekrilati kun reprezentanto
de esperantistoj.
Ĉeestis kvardeko da homoj. El ili trideko estis konataj eŭropaj lingvistoj (eble
vi konas la nomoj de David Crystal kaj de Robert
Phillipson) kaj reprezentantoj de naciaj lingvo-instancoj (British Council,
Alliance Francaise, ktp.).
La temo estis pri la ligo inter lingvo kaj kulturo: ĉu ĝi ekzistas kaj ĝis kiu
grado? Fakte oni volis sondi opiniojn pri tio kaj kompreni kiel la
publiko reagus al reduktado de la lingvoj uzataj de la eŭropaj instancoj, ankaŭ
antaŭvide de la plilarĝiĝo de la Unio.
La reago plimulte estis: jes ekzistas ligo inter lingvo kaj kulturo kaj bonvolu
forgesi pri reduktado de lingvoj. Eŭropo estos multlingva aŭ ĝi
entute ne ekzistos. La problemo ne estas redukti la lingvonombron sed pliigi
ilin (inkluzive, ekzemple, de la kataluna kaj de la kimra, kiuj nun
ne estas konsiderataj).
La temo pri Esperanto ne leviĝis en la pleno. Tie ĉiuj energioj estis kontraŭ la
uzo de interlingvo ("lingua franca" = la angla), kaj do ne
povis aperi Esperanto. Sed la temo tamen leviĝis en pluraj diskutantaj subgrupoj,
kaj kun mia ĝojo mi povis persone konstati, ke la granda laboro
farita ĉe lingvistoj efikas. Esperanto havas multe pli da amikoj en tiu medio ol
ni supozas (Phillipson, Ammon, Voigt, Durand estas kelkaj nomoj,
sed estis ankaŭ aliaj). Iuj, ekzemple Voigt, provis konvinki min ke
esperantistoj okupiĝas pri lingvaj homaj rajtoj, ktp.
Do, entute la kunveno estis pozitiva por nia afero, ĉar kelkaj amikoj de
Esperanto firmiĝis kaj vidis ke ankaŭ aliaj subtenas ĝin.
Aliflanke mi ankaŭ relernis lecionon: la movado por Esperanto estas io tre
komplika. Por alveni eĉ al malfinaj ek-venketoj, kia povus esti la serioza
konsidero de Esperanto fare de EU-instancoj oni bezonas samtempe plurajn
elementojn. "Samtempe" estas ĉi-tie la ŝlosila vorto.
* Pravas tiuj, kiuj opinias, ke ni devas informi pri Esperanto kaj disvastigi
ĝin. Sen esperantistoj ne estas Esperanto. Banala vero, kiu
tamen devas esti ripetata. Neniu serioze konsideros nin, se ni restas tre
malgranda grupo. Imagu, ke vi estas eŭropa parlamentano kaj venas
delegitaro de la "Laste Reformita Budhismo" kaj donacas al vi tre belan
teologian studon, kiu pruvas, ke la Laste Reformita Budhismo estas la plej
perfekta religio en la mondo kaj petas, ke oni akceptu ĝin en Eŭropo. Vi
verŝajne ĝentile ridetus kaj farus paroladeton de la speco: "Via okupiĝo
pri la radikoj de la homa spirito estas io tute kongrua kun la idealoj pri paco
kaj evoluo, ktp., ktp. sed nun bonvolu pardonpeti, ĉar mi devas
foriri al vera kunveno".
* Pravas tiuj, kiuj opinias, ke oni devas kontakti politikistojn (sed vidu
ĉi-supre). Ni ne devas konvinki nur la prezidanton de la Komisiono, al kiu
multaj esperantistoj skribas. Ni devas konvinki parlamentanojn je ĉiuj niveloj
en ĉiuj landoj. Bedaŭrinde ofte la provo konvinkadi ilin, ne
kuniras kun la punkto "Fortigo de la movado, plimultigo de la esperantistoj".
* Pravas tiuj, kiuj opinias, ke oni devas kontakti sciencistojn kaj lingvistojn.
Ili estas la fakuloj, kiujn oni vokos, kiel en ĉi tiu okazo.
Mi volos, ke sur mia tombo estu la skribo "Sukcese provis paroli la simplan
Fundamentan Esperanton kaj malsukcese atendis la tutan vivon la
organiziĝon aŭ la organizigon de esperantistaj lingvistoj en ĉiuj landoj". Mi
bedaŭras, sed ofte la homoj kiuj zorgas pri la unuaj du
punktoj (la tiel nomataj: simplaj esperantistoj) ne interesiĝas, aŭ ne povas
okupiĝi pri la tria punkto. Same respondecaj tamen estas la
"malsimplaj esperantistoj", kiuj ofte ne volas havi ion komunan kun la normala
movado.
* Pravas tiuj, kiuj opinias, ke oni devas konkrete apliki Esperanton. Se la
internacia komerco de uzitaj lav-maŝinoj (intence neekzistanta ekzemplo)
okazus en Esperanto, tio estus multe pli granda puŝo por Esperanto, ankaŭ en
tiaj lokoj kiel la Eŭropa Komisiono, ol la fakto, kiun mi daŭre citas,
ke ekzistas la traduko de Kalevala en Esperanto ("Kalevala estas speco de
finlanda Mastro de la Ringoj, ĉu ne?" - estas ofte la reago post miaj
klarigoj).
* Malpravas, se ili permesas, tiuj, kiuj opinias, ke oni ne akceptas Esperanton
pro la supersignoj. Se oni juĝus intenacian lingvon laŭ la
skribo la angla neniam estus akceptita.
Konklude ĉiuj supraj pravoj estas nur partaj kaj validas nur en kunligo inter si.
Esperanto havas multajn amikojn, sed ĝi ankoraŭ bezonas nian laboradon sur ĉiuj
kampoj. Neniel gravas la speco de la rimedoj. Oni ja uzu la plej
modernajn komputilojn kaj la retajn eblecojn, sed gravas ke oni uzu ilin por
ĉiuj elementoj supre viditaj: informado al simplaj homoj, informado al
politikistoj, informado al lingvistoj, instruado de Esperanto kaj aplikado de ĝi.
En la praktiko ĉiu faru tion, kion li kapablas fari. ĉiu faru tion unue en sia
vilaĝo, poste en sia lando kaj nur poste skribu al Bruselo. Sed la organizaĵoj
zorgu, por ke daŭre estu ekvilibro inter la pluraj elementoj. Sen tio samtempe
en ĉiuj eŭropaj landoj ni neniam konkeros la
fortikaĵon EU-instancoj.
Renato Corsetti
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“