HELPU LA
BALKANAN ESPERANTO-MOVADON
Disvastigado de Esperanto ne eblas
sen vasta instruado de Esperanto. Esperanto-movado en la Balkanaj landoj suferas
mankon de kapablaj instruistoj. Sub la cirkonstancoj de daŭra politika kaj
ekonomia krizo ne eblas solvi tiun problemon sen helpo de amikoj el pli riĉaj
landoj. Tial UEA fondis Balkanan Komisionon kaj malfermis konton Balkano por
kolektado de monkontribuoj helpe al balkanlandaj esperantistoj.
La unua okazo por doni kaj uzi tian helpon estas Somera Esperanto-Lernejo kun
metodika
seminario por E-instruistoj kaj kursoj de Esperanto por komencantoj kaj
progresantoj. Ĝi okazos en la lasta semajno de junio 2003, en Ĉaĉak - en la
centra parto de la Balkana
duoninsulo.
Poste sekvos serio de ĉiujaraj porinstruistaj trejnseminarioj kiujn la Balkana
Komisiono organizos kunlabore kun ILEI.
Amikoj de balkanlandaj esperantistoj povas helpi ĉi tiun projekton per enpagoj
al la konto Balkano ĉe UEA, aŭ pagante kotizon aŭ vojaĝkostojn rekte por iu sia
amiko.
La helpo povas esti eĉ pli vasta. Eble via Esperanto-organizaĵo deziros ĝemeliĝi
kun iu Balkana Esperanto-societo aŭ fariĝi ĝia patrono kaj tiel helpi ĝian
agadon kaj kreskon.
Aŭ ni povas organizi komunan projekton financeblan el diversaj Eŭropaj fondaĵoj,
ekzemple "Balkanaj Pacdialogoj", aŭ "Infana Parlamento".
Ĉiu helpo kaj kunlaborpropono bonvenos.
Pliaj informoj ĉe la kunordiganto de Balkana Komisiono
Radojica Petrovic', <radp@ptt.yu>
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“