Raporto de la ĉefkomitatano de
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) pri
Ĝenerala kunveno de Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) en 2002
Ĉefsekcio de AFEF Knittelfeld en kunlaboro kun urbodomo en
Knittelfeld en la tagoj 23a ĝis 25a de aŭgusto modele organizis Ĝeneral-kunvenon
de AFEF en 2002. Partoprenis membroj el ĉiuj kvar aŭstriaj ĉefsekcioj Linz,
Knittelfeld, Vieno kaj Villach kaj laŭ invito venis eksterlandaj gastoj el Ĉeĥio,
Hungario kaj Slovenio.
Post amika akcepto en la stacidomo vendrede ni estis transportataj per
aŭtomobiloj al trankvila tranoktejo Schweizerhof, posttagmeze ni partoprenis
interesan ekskurson al monaĥejo Seckau. Tie ĉi ni interkonatiĝis kun riĉa
historio de la monaĥejo, rigardis multajn valorajn objektojn kaj gustumis
bongustajn brandojn, preparataj kaj vendataj de la monaĥejo.
Same agrable estis vespermanĝo kun amika kunestado en stila gastejo Kärntnerhof.
Post salutvortoj de la vicurbestro de Knittelfeld Peter EISENSCHMIED kaj la
AFEF- prezidanto Walter HUBER kaj bongusta vespermanĝo ni spektis amuzan
prezentadon de folklora grupo Steirerherzen kun tipaj stiriaj sed ankaŭ aliaj
kantoj kaj dancoj.
Sabate antaŭtagmeze en salono de la urbodomo okazis labora kunveno de AFEF. Oni
aŭskultis kaj aprobis raportojn de la estraranoj, balotis por nova estraro,
estis informitaj kaj diskutis pri diversaj aktivecoj de la multflanka agado.
Menciinde estas, ke AFEF apartenas al la multnombraj kaj plej aktivaj landaj
asocioj de IFEF, havas 435 membrojn, inter ili 95 estas IFEF-membroj. Malmultas
junularo, estas tre malfacile varbi gejunulojn, ili ĝenerale interesiĝas pri
angla lingvo, pri interreto kaj aliaj eĉ malnoblaj agadoj. Oni tamen ne
rezignas kaj strebas trovi efikajn rimedojn, kiamaniere varbi junularon
kaj aktivajn fervojistojn eĉ aliajn trafikistojn al la
organizo. Por honorigi sinjoron Rudolf ZANKO pro liaj multjara aktiveco kaj
laboro por AFEF kiel kasisto oni nomumis lin Honora membro de AFEF. Dum balotado
kiel nova kasisto estis elektita Ernest QUIETENSKY el Vieno, aliaj funkciuloj
estis reelektitaj.
Dum aparta kunveno AFEF-estraranoj kun vicprezidanto de IFEF kaj HEFA-prezidanto
István GULYÁS traktis problemojn kunligitaj kun preparo de komuna dulanda
organizado de nia 56a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) en 2004 en Sopron.
Estis fondita komuna LKK, kiu kunsidos ĉiun duan monaton cele bone prepari la
kongreson.
Sabate posttagmeze ni buse vizitis Aŭtokonkuran ringon A1, kun gvidado ni dufoje
traveturis la tutan ringon, vizitis konstruaĵojn kaj deĵorejojn de la fame
konata komplekso.
Tre bone preparita estis ankaŭ sabata kultura vespero en la urbodomo, al bona
amuzado grave kontribuis Kantgrupo EGV-Liedesfreiheit, 4 Trumpetistoj el St.
Peter sed ankaŭ riĉabunda malvarma bufedo kaj bongustaj trinkaĵoj.
Dimanĉe post ripoziga nokto kaj abunda matenmanĝo ni veturis por viziti
Fervojistan Nostalgian Muzeon en Knittelfeld. Tie ĉi ni interkonatĝis pere de
multaj dokumentoj kaj historiaj objektoj kun historio de Linio de la Kronprinco
Rudolfo, nuntempe nomata Suda linio de St. Valentin al Villach, pli poste
plilongigita ĝis Pontebba, 408 km longa. Kun intereso ni rigardis ankaŭ
kolektojn de la diversaj historiaj objektoj kaj aparatoj, uniformoj, insignoj,
deĵorbutonoj kaj honorigoj, sed precipe unikan en la mondo kolekton de 1 600
fervojistaj ĉapoj el la tuta mondo, por kiu ĝia kolektanto Laurenz STIPANITZ
estis enskribita en Guinnesa libro de la rekordoj sub numero 790098. Plaĉis
ankaŭ Muzea ĝardena mikrofervojo kun kvincola spuro.
Apartan dankon meritas la AFEF-ĉefsekcio en Knittelfeld kun sia prezidanto Hans
KARNER por modela organizo de la ĝenerala kunveno, pri kiu ĉiuj partoprenantoj
longe memoros kun plej agrablaj sentoj kaj rememoroj.
Jindřich TOMÍŠEK
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“