Lernejo en Benino

Gekaraj,

mi unue deziras al vi ĉiuj ĉion plej bonan por la nova jaro 2003. Feran sanon al vi kaj progreson por nia movado. Mi kaptas tiun-ĉi okazon por lanĉi denove peton por viaj kontribuoj ĉiuspecaj al la esperanto-lernejo en Kodji (Benino). Multaj el vi intertempe kontribuis al ĝia fondado kaj funkciado. Al ili ni ege dankas kaj atentigas, ke ankoraŭ ne malfruas por homoj, kiuj eble forgesis fari ion. Antaŭ tri jaroj ni nur sukcesis konstruigi triklasĉambran lernejon, kvankam la eduksistemo postulas sesklasĉambronEkde venonta oktobro 2003 necesos la kvara klasĉambro, poste la kvina kaj finfine la sesaDo kontruo de la dua parto de la lernejo baldaŭ tre urĝos. Ni momente nepre bezonas ĉirkaŭ 1800 eŭrojn por eki kaj efektivigi la konstruaĵon. Viaj kontribuoj estas bonvenaj. Homoj, kiuj bezonas kvitantojn pro financa kontribuo, bonvolu sendi al la germana esperanto-organizo STIFTUNG-MONDO, bankkontnumero 151 100 004, VR-Bank Stuttgart e G, BLZ 600 608 93.

Kontaktpersono: Martin Schaeffer

Vi bonvolu ĉiam precizi: por lernejo en Kodji. Vi ankaŭ povus laŭplaĉe sendi al

UEA-konto en Germanio por mia konto (jeco-h)

Tutkore!

Jean Codjo

www.mta.ca/~jcodjo/page4.html ,

www.stiftung-mondo.de ,

www.esperanto-buergerstiftung.de

 

 

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“