Pasporta Servo: gravaj novaĵoj
Karaj gastigantoj, Landaj
Organizantoj kaj vojaĝantoj kaj interesiĝantoj!
Per tiu ĉi mesaĝo mi volas informi vin pri kelkaj gravaj novaĵoj rilate al
Pasporta Servo.
ADRESLIBRO 2003 HAVEBLAS
Mi ricevis informon de la presejo en Pollando ke la nova adreslibro survojas al
la Libroservo de UEA kaj al la gastigantoj. Informu viajn
konatojn ke eblas aĉeti ĝin! Diskonigu la informon en la E-gazetaro, dum
renkontiĝoj kaj en la radio!
Gastigantoj ricevas ĝin senpage, sed bonvolu atenti ke kelkfoje ĝi bezonos
plurajn semajnojn por atingi vin. Ni tutkore dankas al la multaj
gastigantoj kiuj rezignis pri sia senpaga ekzemplero, ĉar tio ŝparis al Pasporta
Servo centojn da eŭroj.
KONFIRMO PER RETPOŜTO
Necesas ĉiujare konfirmi por la nova eldono de Pasporta Servo, sed ankaŭ daŭre
necesas ŝpari kostojn. Tial Pasporta Servo enkondukas novan regulon:
SE vi aperas kun retadreso en Pasporta Servo
KAJ permesis konfirmon per retpoŝto
TIAM vi ricevos nur konfirmopeton per retpoŝto
Ĝis nun ni sendis paperan konfirmilon ankaŭ al tiuj kiuj ne (jam) konfirmis per
retpoŝto, sed tio kostas al ni centojn da eŭroj je
afrankoj. Necesas do regule trakti vian retpoŝton, kaj informi nin se vi ŝanĝas
retadreson! Se vi malofte traktas retpoŝton, aŭ se via retadreso
malbone funkcias, estas pli bone ne aperigi vian retadreson en PS, ĉar ankaŭ
gastoj tiam ne povas atingi vin...
HEJMPAĜO TRANSLOKIĜIS
La paĝaro de
Pasporta Servo translokiĝis! Ĝi nun loĝas ĉe la gepatroj en komforta hejmo
www.tejo.org/ps . Ŝanĝu viajn ligojn!
Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo
|
||||
|
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“