NOVA FONDAĴO ĈE UEA: EDUKADO

 

La estraro de UEA voĉdonis por starigi novan fondaĵon, kies nomo klarigas ties funkcion: EDUKADO.

Ĝi estas fondaĵo por kolekti financan subtenon por la kampo de Edukado/Instruado. Ĝis nun la instruado de Esperanto (unu el la
prioritatoj de la nun valida labor-plano) estis subtenata esence de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, per sia negranda
buĝeto kaj per la helpo, kiun UEA donis ĉiujare al ILEI el sia propra buĝeto.

Nun individuaj esperantistoj, kiuj opinias, ke gravas instruado de Esperanto kaj pli ĝenerale edukado pri Esperanto, havas plian eblecon
direkti sian helpon al la ĝusta loko.

Kiel pri aliaj fondaĵoj oni povas indiki ke oni deziras, ke la donaco eniru la Kapitalon Edukado. En tiu kazo nur la rento estos uzata por
elspezoj, dum la kapitalo restos por doni renton ankaŭ en postaj jaroj.
Nun, kiam ILEI provas lanĉi la duan periodon de la internacia instrua projekto INTERKULTURO, estas evidente, ke helpo (almenaŭ en la formo de
lernolibroj por lernantoj en landoj je malforta ekonomia nivelo) estas ege necesa.

Oni povas donaci per la kutimaj konto de UEA kun la indiko "por Fondaĵo Edukado" aŭ "por Kapitalo Edukado"

Renato Corsetti
prezidanto de UEA

Mauro La Torre
prezidanto de ILEI



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org>
***********************************

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“