Esperanta ret-portalo: "Ĝangalo"!

En la novaĵagentejo "Ret-Info" la 17an de januaro 2003 estis dissendita informo pri la malfermo de la Esperanta ret-portalo: "Ĝangalo":

Malfermiĝis la Esperanta ret-portalo "Ĝangalo.com"
----------------------------------------------------

Post preskaŭ unujara preparlaboro, malfermiĝis la Esperanta-portalo "Ĝangalo"!

En Ĝangalo vi trovos noticojn, artikolojn pri la plej diversaj temoj,  elŝutaĵoj, ligiloj (ni petas vin ankaŭ aldoni kelkajn ligilojn, la
portalo ne nur permesas tion, sed eĉ dankas vin pro tio!), same kiel horoskopon kaj multe pli!

Ne nur laŭ aspekto "Ĝangalo" estas vera portalo, simila al tiuj nacilingvaj, sed ankaŭ laŭ enhavo: anguloj pri politikaj, ekonomiaj,
sportaj, muzikaj ktp. aferoj - kaj kompreneble ekzistas ankaŭ angulo por/pri la Esperantaj aferoj.

La retejo disponigas ankaŭ diversajn servojn: babilejo, elŝutejo,  forumo, veterprognozo, serĉilo, voĉdonejo ktp. - kaj por
registriĝintaj membroj pliajn internajn servojn.

"Ĝangalo" estas aktualigita ĉiutage! Indas je via vizito.
Vizitu ĝin nun!  - http://gxangalo.com

Ĉefmotoro, ĉefredaktisto de la portalo "Ĝangalo" estas Flavio Rebelo,
< gxangalo@hotmail.com >

Se la portalo plaĉas al vi, bonvolu. diskonigu la novaĵon inter viaj amikoj,
konatoj! - http://gxangalo.com


---
fonto: ret-info
       http://www.eventoj.hu

Eventoj -Szilvasi

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“