Internacia Pedagogia Esperantokurso
Preskaŭ 100 gestudentoj el Eŭropo,
Afriko kaj Azio partoprenis la Internacian Pedagogian Kurson, kiu okazis en
ISTK-AIS klerigejo en Bydgoszcz (31.01-9.02.2003). Okazis interalie kursoj de
Esperanto kaj hispana lingvoj gvidataj de Augusto Casquero de la Cruz,
Cseh-seminarioj sub gvido de Ewa Bondar, kurso pri planado de karieroj - de
Romeo
Grzębowski kaj pluraj
kursoj pri glotto didaktiko, pedagogio, psikologio kaj sociologio, kiujn gvidis
profesoroj de Bydgoszcz'a Akademio kaj de Vojevodia Centro de Edukado de
Instruistoj.
Nun la gestudentoj prepariĝas al internacia kurso por E-vojaĝgvidantoj kaj 23
Pola AIS - sesio en Bydgoszcz dum 26 aprilo - 4 majo 2003(kotizo 100 USD + 50
USD aŭ eŭroj por loĝado). Povas ĉeesti ĉiu, kiu interesiĝas pri turismo kaj
kulturo. Samtempe, esperantistoj kiuj ŝatas instrui Esperanton, ankaŭ turismikon
kaj kulturon povos prepari al tiuj kurso kaj sesio ankaŭ neesperantistojn, kiuj
interesiĝas pri turismo, kulturo kaj lingvoj. La interesiĝanto pagos por la
E-instruado 200 USD aŭ 200 Eŭroj, el kiuj duono 100 USD restos por la laboro de
E-instruisto kaj aliaj 100 USD por partopreni kurson kaj sesion en Bydgoszcz dum
26 aprilo - 4 majo 2003. Tiuj, kiuj
sukcese ĉeestos la kurson kaj studadsesion en Bydgoszcz, povos daŭrigi la
studadon ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj por bakalaŭriĝi aŭ poste
magistriĝi ĉe AIS.
Tiamaniere eblos kontribui al plia internaciigo de
Esperanto-instruado en la mondo.
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
str. M.Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org >
***********************************
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“